Li Taj-Po
ANTAŬ DRINKO

Jen — Rivero Flava fluas el ĉielo al la maro,
entorentas kaj neniam sin returnas al la ter',
jen — spegulo nia brila plendas pri la blanka haro,
silke nigris ĝi matene, neĝe blankas je vesper'.
Oni vivas, oni devas do la vivon ĝui tute,
verŝu, svingu la pokalon al la Luno drinksalute,
donis la ĉiel' talenton, ĝi ne batos eble venton,
kaj la mon' revenos eble, kiun mi disĵetis ŝute.
Ŝafon rostu, bovon buĉu, maĉu, manĝu, drinku, suĉu,
lasu, ke mi trinku tricent vinpokalojn avidglute!
Ĉen-Fu-Ĉi, Dan-Ĉiu,
drinku kaj ĝojkriu,
drinku ne ĉesante!
Kaj orelojn donu al mi kaj min aŭdu vinon psalmi,
vin amuzi kante!
Sonorilo, voĉ' tambura, riĉa rizo, jen nenio!
Mi eterne volas drinki kaj ebrii sen konscio!
Kial saĝon oni ĉasas? Scio, gloro, ĉio pasas,
kaj senmortas nur Li-Taj-Po, se li drinkis ĝis ebrio!